Text:
Source App: [Je la memoro de homo. Christophe Munzihirwa - Inbox - Netscape
Folder]
Subject:
Je la memoro de homo. Christophe MunzihirwaDate:
Fri, 29 Oct 1999 15:52:08 +0200From:
"serv. informazioni Congosol" <congosol@neomedia.it> To:Trois ans apres la mort de Mgr. Munzihirwa,
"serv. informazioni Congosol" <congosol@neomedia.it>
Monsinjoro Munzihirwa, jezuito, estis cxefepiskopo en Bukavu ; li dedicxis sian vivon je la sercxo de la paco por sia popolo, bazenda sur la forto de la vero, sur la komunuma vivo, pardono, konscio, la neperforto je kia ajn kosto.
Kompreneble lia mesagxo estis forte karakterizita de kristana sento, sed ni opinias ne perfidi lin, se ni diras, ke liaj paroloj estas pura fonto por cxiuj homoj.
Ne gravas, ne utilas, diri de kiu li estis korpe mortigita, cxar en la spiralo de la perforto, komencita aliloke kaj por celoj, kiuj neniam kaj neniel rilatas kun la bonfarto de la afrika popolo en la Lagega Regiono, pluraj estas la materiaj farintoj, kiuj en la sekvanta turno de la spiralo, farigxas viktimoj, kaj inverse. Kaj ne gravas, kaj ne utilas, cxefe cxar la veraj murdintoj, la veraj malamikoj de la paco, estas cxiam aliloke ; ili vivas tre malproksime de la sango, kaj de la fajro de la armiloj, kiujn ili mem vendis al cxi tiuj kaj al tiuj. Christophe Munzihirwa sciis tiujn aferojn, kaj ilin diris kun gxusteco en cxiu okazo, kaj nun ni silentas kaj lasas al li la parolon, por rememorigi al cxiuj, inkluzive de la malproksimaj murdintoj, ke oni povas detrui la homan korpon, sed ke lia parolo plu vivas.
Notu :
Ni intence elektis vortojn sen apartaj referencoj al precizaj homoj kaj
situacioj, ne cxar tiuj referencoj mankas en la paroloj de Christophe Munzihirwa
(tute male : liaj paroloj cxiam estis tre trafaj kaj sagacaj), sed cxar post du
jaroj - jen faritaj aliaj spiralturnoj - nuna situacio ekstreme delikata por la
apartaj incitigxemoj, ni deziras eviti cxiun eblan manipulitan interpretadon de
mesagxo tute klara, senpartia, unuiga.
Emociplena salutado de la informservo "Congosol" kaj de la Komitato de
Solidareco Palermo-Bukavu.
congosol@skyol.it
Cxie oni priploras mortintojn ;
La plimulto de la logxantaro disigxis aux rifugxis, malgranda malplimulto provas
rekonstrui nacian strukturon en parto de la lando.
Por kiu celo oni detruas tridekjaran laboron ?
Foraj landoj kredas defendi la rajtojn de la plimulto ; aliaj landoj volas
defendi la rajtojn de la malplimulto ; cxiu pretendas instigi justan demokration
; sed ambauxflanke oni ne sercxas la demokration ; cetere demokratio kun
okcidenta modelo ne havas sencon en la socikultura medio de centra Afriko ; oni
sercxas la absolutan potencon por konservi aux por akiri "privilegiojn", je
kioma ajn kosto de la popolo, je kiaj ajn riskoj pri estonta flamrebato. Kial ?
....
Ecx se ni ne povas malhelpi la perfortojn, cxiam ni devas kondamni ilin. Oni
sciu diri NE, absolutan neon, profunde emociplenan, kiam lolo najbaras kun bona
greno.
La bona greno ekzistas multnombre, kaj kun miriga kvalito. Ni volas kiel pruvon
pri tio nur, ke la jxusaj asertoj de multaj Tutsioj, kiuj sercxante rifugxejon
en Kivuton, diris, ke ili sxuldas sian vivon al auxdacaj Hutuoj atestintaj la
respekton al la vivo, la respekton al homo, la respekton de la frateco inter
cxiuj homoj pro Jesuo Kristo ;
vd la atestojn kunigitajn en dosiero publikigita en Julio 1994 de Philippe de
Dorlodot ;
vd la espersignojn, kiuj estis ekviditaj kaj en Ruando kaj en Burundio de antaux
proksimume ses monatoj ;
kaj oni povus montri similajn ekzemplojn pri Tutsioj protektantaj Hutuojn, tiel
tiu Tutsia patrino, kiu prenis sub sian protektadon dudekon da lernantoj, kiuj
fugxis amasbucxadon en sia lernejo.
...
Longa mensa paco estos necesa por rekonstrui landon kiel Ruando ; Sed necesas
auxdace fari gxin, same tie kiel aliloke ; gxi naskigxos el konstantaj dialogo
kaj traktadoj ; gxi postulas longan klopodadon de traktadoj fare de homoj
konsciaj pri la interesoj komunaj al cxiuj siaj samnacianoj.
Nacio unue estas cxiutaga konsento pri "volo kune vivi", forgesantante la
mallumojn de pasinteco, plej multon farante por eviti diktatorecon cxu de
plimulto cxu de malplimulto.
Kiam gxi ne estas defenda, milito estas cxiam flankenglito kaj frenezajxo de
individuo aux de grupo, kiu estigas perforton por ekhavi aux plu havi la
sxtatpotencon.
Oni kredas batali por la patrujo, dum oni estas instigata per la diferencoj.
Tiel jam estis en la tempo de la Babel-turo.
Necesas, ke la armiloj eksilentu ; tiam la vagantaj homamasoj trovos la tempon
por sin remastri kaj sin demandi, de kie venis la sxtormo ; tial la honestaj
homoj ekvidos siajn plej profundajn konvinkojn por la servo de la komuna bono,
por gxermigi "novan demokration" kulture enradikigxintan en niaj realajxoj de
Centra Afriko. Cxesu la trudo de la armiloj, cxesu la demagogioj je la nivelo de
niaj landoj kaj de la internaciaj influludoj ; starigxu registaroj, kiuj spegulu
elektojn kiel eble plej konsciajn kaj liberajn, faritajn de la logxantaroj
denove serenaj.
....
Kiam oni ekzamenas la okazajxojn per okulo pli analizema kaj pli objektiva, oni
ekkomprenas, ke dum ambauxflanke de interbatalantaj grupoj okazas perfortado kaj
vengxado, ekzistas senkulpaj kaj trankvilaj homamasoj, kiuj estas nur viktimoj.
Sen ilia scio kaj kontraux ilia volo la ambicioj plu havi aux ekhavi la
sxtatpotencon naskigis ruinigajn planojn kaj metodojn por atingi siajn celojn :
la sxtatpotenco volita en si mem malfavore al la popolo. Oni ekvidas ankaux, ke
en la interbatalantaj etnoj ekzistas ambauxetne homoj , kiuj priploras tiun
frenezajxon, kaj kiuj faras sian eblon por savi homajn vivojn, ecx se ili
taksigxas kiel perfiduloj, kaj foje suferas la sorton de tiuj, kiujn ili helpis
aux provis helpi sin savi. Tiel, kiam oni de pli fore konsideras la historion,
oni ekscias, ke multaj germanoj kontrauxstarinte la nazian regximon, ricevis la
saman sorton, kiel la judoj, kiujn ili savis aux provis savi.
En Germanio, necesis distingi germanon disde nazio ; en Libano islamanon disde
islamisto, en Ruando necesus distigi Hutuon disde mortmilicano aux disde
milicano de la prezidenta gvardio, kiu volas per genocido gardi la sxtatpotencon
; distingi Tutsion de iuj partianoj, kiuj volas perforte gajni la sxtatpotencon,
kaj malaperigi cxiun opozicion. Ambauxflanke oni mortigis "por la sxtatpotenco".
...
La nacioj kompatas al la sennombraj homamasoj da viktimoj disigxintaj en cxiuj
landoj de la Lagega Regiono ; ekzistas multe da bonvolemuloj ; kaj la logxistiko
de la humanaj helpoj homagxas al la genio kaj al la humana helpemo por la
urgxecaj servoj.
Sed kiu devas interveni "por morgaux" ?
Kiu devas riveli la sekretajn projektojn de kelkaj bone protektitaj cerbuloj,
kiuj estigis kaj plu subtenas la "elprovon de la malricxuloj" , Oni diras, ke
necesas interveno de internacia "forto" por respektigi la rajtojn de cxiuj, cxar
la aferoj estas falsigitaj, kaj en Burundio kaj en Ruando, ecx se la situacioj
ne estas mikseblaj. Sed kiuj estas la instrumentoj por dialogo kaj vero ?
...
3an de auxgusto 1994
Anstataux konstrui ideologiajn murojn, kiuj disigas la etnojn, kune konstruu
vojojn kaj pontojn, kiuj kuragxigas kaj unuigas.
Decembro 1995
Ni restu akceptemaj al cxiuj, por pliricxigi nin per multaj valoroj, kiujn
alportas la etnaj kaj rasaj diferencoj. La plej fortaj nacioj estas tiuj, kiuj
sukcesis akordigi la diferencojn. Stulte estas ataki kvietajnhomojn, nur cxar
ili estas de tiu cxi aux tiu etno.
Neniu el ni elektis siajn gepatrojn kaj do sian etnon.
Ni akceptas kaj defendas ilin.
27an de septembro 1996.
Hodiaux, kiam oni parolas pri universitato, oni antaux cxio pensas pri la tuto
da scioj, kiujn gxi liveras. Frutempe, en 1230, oni pensis antaux cxio pri la
komunumo da lernantoj kaj profesoroj, venantaj el cxiuj nacioj por auxskulti
kompetentajn docentojn.
Tiu koncepto pri interetna dialogo formis la universalecon. Bukavu devas klopodi
por returni al la fonto.
Nian felicxon devus estigi la vido de cxiuj etnoj najbarigxantaj kiel fratoj
cxirkaux la Lagegoj, pliricxigante unu la alian per siaj diferencoj dank'al
konstanta dialogo.
19 oktobre 1996.
Bonvolu traduki kaj diskonigi tiun mesagxon en aliajn lingvojn, krom la itala ;
Se vi faros tradukadon, ni petas vin sendigxin ankaux al ni.
Elfrancigis Daniel Durand
Prezidanto de Internacia Registrolibro de la Mondcivitanoj Fondinto de Monda
Fonduso de Solidareco Kontraux la Malsato Animanto de Internacia TradukReto pere
de Esperanto
---------------------------------------------------------------------------- Servizio informazioni Congosol
http://www.peacelink.it/users/bukavu/csol/congosol.html
Nous nous excusons avec tous ceux qui ont deja' recu ce document. --------------
--------------------------------------------------------------